Lerni ludi Kribaĝon!

en Esperanto, 1401 vortoj, 7 minutoj por legi
Kribaĝ-tabulo por kalkuli poentojn
Kribaĝ-tabulo por kalkuli poentojn

Lastatempe, mi komencis lerni la kartludon nomitan kribaĝo. Mi ekinteresiĝis pri ĝi pere de JuTuba filmeto farita de la angla-lingva Shut Up & Sit Down (Silentiĝu kaj Sidiĝu). Mi ofte spektas filmetojn el ties kanalo, kaj tiu pri kribaĝo aparte starigis la intereson.

Kiel ludi

Ekzistas multaj formoj de kribaĝo. Tamen la plej popularan, kaj tiun, kiun mi sube priskribos, oni nomas du-mana ses-karta kribaĝo. En kribaĝo konkursas du ludantoj, kaj la venkinto estas tiu, kiu unue gajnas sian 121-an poenton. La poentojn oni kalkulas per kribaĝ-tabulo en kiu estas multaj truoj por indiki la kalkulon krom unu truo por la venko, kaj al la ludantoj apartenas po du kejloj. Por gajni kiom da poentoj, oni prenas la malantaŭan kejlon kaj metas ĝin en la truon tiom da truoj antaŭ la antaŭa kejlo. Atingante la venkotruo, oni tuj venkas la matĉon. Kiam la poenta diferenco inter la venkinto kaj la venkito estas pli ol 30, tiam oni nomas la venkon mefito; kiam pli ol 60, tiam duobla mefito. En turnira ludado, mefito valoras pli ol normala venko. En veta ludado, mefito pliobligas la veton.

La ludo uzas kutiman 52-kartan kartaron, en kiu estas po 13 kartoj–laŭ rango: aso (A), duo (2), trio (3), … deko (10), fanto (J/F), damo (Q/D), reĝo (K/R)—en kvar emblemoj—piko (♠), kero (), karoo (), trefo (♣). La kartoj nomiĝas tiel, kiel emblema rango, t.e. pika asokera damo. Laŭ rango, aso nur rangas malsuper duo, kaj neniam super reĝo. Ĵokerojn oni neniam uzas.

Kartoj en kribaĝo havas difnitan valoron. Aso valoras 1, 10–reĝo valoras 10, kaj ĉiu alia valoras sian nombron.

Reguloj

Estas tri fazoj en ĉiu rondo: la disdonado, la kejlumado, kaj la elmontrado. Antaŭ la unua disdono, ludantoj lote elektas la unuan disdonanton per divido de la kartaro. Ĉiu ludanto aparte dividas la kartaron, kaj tiu, kiu montras la plej altrangan karton, iĝas la unua disdonanto. La alia ludanto iĝas la oponanto (aŭ pono laŭ mallongigo de kribaĝo),

Disdonado

Unue, la disdonanto plene miksas la kartaron antaŭ ol la pono dividas ĝin. Sekve, la disdonanto alterne disdonas po ses kartojn al ambaŭ, komence ĉe la pono, kaj flanke demetas la ceterajn. Ambaŭ ludantoj samtempe elektas po kvar kartojn por teni en siaj manoj kaj po du kartojn por sendi al la kribo. La ludantoj fronto-malsupren formetas kartojn por la kribo apude al la disdonanto kaj ne plu rigardas ilin ĝis la elmontrada fazo. La pono denove dividas la kartaron, kaj oni metas la karton ĉe la divido fronto-supren sur la kartaron. Tiun karton nomiĝas la ekkarto. Se la ekkarto estas fanto, la disdonanto tuj gajnas du poentojn (“por ties piedartikoj [de la fanto]”). Ludado daŭras per la kajlumada fazo.

Kejlumado

Komence ĉe la pono, ludantoj alterne demetas unu karton el siaj manoj kaj deklaras la suman valoron de al demetitaro.

Dum tiu fazo oni povas gajni poentojn kiam aperas paroj, sinsekvoj, aŭ la sumo atingas ekzakte 15. Pro fari la sumon 15, la demetanto gajnas 2 poentojn. Ĉiu paro meritas 2 poentojn. Triopo, nomita paroj reĝaj, meritas 6 poentojn, kaj kvaropo, nomita paroj duoble reĝaj, meritas 12 poentojn. Sinsekvo meritas tiom kartoj aperas en la sinsekvo, kaj ne devas esti samemblema.

Demetanto neniam rajtas demeti karton, kiu plialtigus la suman valoron pli ol 31. Se oni havas ajnajn kartojn kiuj ne plialtigus la suman valoron pli ol 31, la reguloj devigas tiun demeti unu el tiuj. Se la sumo egalas 31, la demetanto tuj gajnas du poentojn por tridekunuo. Alie, kiam demetanto ne plu rajtas demeti karton aŭ havas neniom kartojn, tiam la ludanto diras “Ek!”, kaj la alia ludanto daŭre demetas kartojn si mem laŭ eblo kaj devigo ĝis 31.

Se la sumo estas malpli ol 31, la lasta demetanto gajnas nur unu poenton. Ludado daŭras per tiu, kiu ne faris la finan demeton. Tiu ludanto demetas karton komencante novan sumon de 0. Kiam ambaŭ ludantoj jam demetis ĉiun karton de siaj manoj, ludado iras al la elmontrada fazo.

Ekzemploj

Pono: 7, 8, 9, F♠
Disdonanto: 8♣, 8♠, A♣, 6♣

Pono: A♠, 4♠, 5♠, 9♠
Disdonanto: 5, D♣, R, R

Elmontrado

Komence ĉe la pono, ĉiu ludanto elmontras sian manon da kartoj kaj gajnas poentojn laŭ ties valoro.

Por ĉiu paro, sinsekvo, kaj aro sumanta al 15 farebla el sia mano krom la ekkarto. Ludantoj ankaŭ gajnas poentojn por emblemo (ĉiu karto de la sama emblemo) aŭ tia fanto en sia mano kia la ekkarto. Simile kiel dum kejlumado, paroj, sinsekvoj, kaj dekkvinoj mertias la samajn poentojn. Emblemo en mano meritas 4 poentojn se ĝi ne estas tia, kia la ekkarto (kvar-karta emblemo). Se ĝi estas tia, kia la ekkarto (do kvin-karta emblemo), la emblemo meritas 5 poentojn. Tia fanto en mano kia la ekkarto meritas 1 poenton (“por ties nazo [de la fanto]”).

Post la elmontrado de la pono, la disdonanto ankaŭ kalkulas kaj gajnas la mertititajn poentojn laŭ sia mano. Sekve, la disdonanto malkaŝas la kribon kaj gajnas la merititajn poentojn por ĝi, krom tio, ke emblemo nur en mano meritas neniom.

Post tio, la pono iĝas la disdonanto kaj inverse. Ĉiu karto revenas al la kartaron, kiu la nova disdonanto plene miksas por komenci novan didonadan fazon.

Ekzemploj

Ekkarto: 7
Pono: 7, 8, 9, F♠
Disdonanto: 8♣, 8♠, A♣, 6♣
Kribo: A♠, 3, 4♠, R♣

Pono meritas 10 poentojn (2 dekkvinoj, 2 sinsekvoj de 3 kartoj)
Disdonanto meritas 12 poentojn (3 dekkvinoj, 2 sinsekvoj de 3 kartoj)
La kribo donas 4 poentojn al la disdonanto (2 dekkvinoj)

Ekkarto: F♠
Pono: A♠, 4♠, 5♠, 9♠
Disdonanto: 5, D♣, R, R
Kribo: A 2 4 R

Pono meritas 11 poentojn (3 dekkvinoj, kvin-karta emblemo)
Disdonanto meritas 14 poentojn (4 dekkvinoj, 2 sinsekvoj de 3 kartoj)
La kribo donas 4 poentojn al la disdonanto (2 dekkvinoj, kvar-karta emblemo ne valoras en kribo)

Resumo de poentoj

Post disdumado:

Dum kajlumado (ĉiu al la demetanto):

Dum elmontrado (en mano aŭ kribo, krom la ekkarto):

Bazaj strategioj

Ligiloj pluen