
Skabio

Imagu, ke vi arestiĝis, ĵetiĝis arestejen, kaj malgraŭ ĉio ĉi, vi kredas, ke senkulpas vi. La ĉefenketisto metas al vi timigajn demandojn re kaj refoje, preskaŭ akuzante, ke vi mortigis iun. Ĉu ĉiu decido de via vivo fulmus antaŭ viaj okuloj? Ĉu vi repensus ĉiun agon, ĉiun faraĵon eĉ la plej malgravan?
Tio estas la intrigo de la romano Skabio, verkita de Sten Johansson. La romano publikiĝis ĉe la eldonejo Mondial en 2015. La ĉefrolanto, nomita Stephen, estas viro arestita pro okazaĵo ĵus post la dudekkvinjara jubelio ĉe sia gimnazio. Promenante al hotelo, kunstudinto renkontis lin trairante ponto. Iel tiu falis en riveron malsupren, kaj polico mallonge poste trovas kaj arestas lin. En arestejo, Stephen pasas longan tempon izolita kun nur siaj pensoj kaj senĉesa jukado. Tiukondiĉe, li kaj la leganto respertas multajn gravajn travivaĵojn.
Entute, mi ĝuis la romanon. La rakonto trenis min, kaj mi rapide legis ĝin. Sed en tiu epoko, ĉe kelkaj punktoj, ĝi legiĝis kiel listo de viraj seksumkonkeradoj. Eble ĝi ja pravas pri la vera mondo, sed Stephen estas viro, kiu ŝajne ne alte taksas la virinojn en sia vivo. Bedaŭrinde, tio igas lin neŝatenda viro. Kvankam tio certe ne senkulpigas lin pri liaj agoj, Stephen ankoraŭ ŝajnas iĝi des pli kompatinda, ju pli lia arestiĝo daŭras.
Ĉiu scenoj ŝanĝiĝas inter la nuna kaj la estinta, tiuj donantaj kuntekston al unu al la alia. La leganto malkovras kiel la okazaĵoj, kiuj tiris Stephen-on arestejen, naskiĝis je decidoj kaj faritaĵoj. Prezentiĝas scenoj unue de la ĵusa estinteco, sed dum la libro progresas, tiel tempo malfruen progresas, ĝis liaj plej junecaj memoroj. Dume, lia menso rapide sinkonsumas per pensoj de senkulpo, nesinfido, ŝajna kulpo, kaj necerteco. Je tiuj scenoj, la verkisto vere donas al la teksto veran senton de mensa malsaneco incitita de izola mallibero.
Sten Johansson ofte uzis tre priskribajn vortojn en siaj libroj, sed foje tiaj decidoj malbonas pro uzo de okcidentdevenaj neologismoj. Tiu eble estos kritiko je multaj el miaj recenzoj, tamen uzo de vortoj, kiujn devigas aziuloj kaj afrikuloj konsulti vortaron, kiam ekzistas planlingvaĵojn, kiuj egale utilas, malhelpas tiajn homojn bone sperti la taŭgecon de nia lingvo kiel tutmonda literaturilo. Ekzemple: minijupo anstataŭ jupeto, kiki anstataŭ piedbati aŭ piedfrapi, kaj la nefundamenta uzo de katarakte kiam akvofale eble donas similan sencon sen prezenti malavantaĝon al tiuj, al kiuj la greka aŭ la latina ne proksimas. Eĉ vanki, kiun la aŭtoro difinas ĉe la glosaro, ĉefe tuj kompreneblas nur al tiuj, kiuj konas la anglan trivialan vorton wank.
En la intrigo, Stephen ŝajnas uzi kelkajn virinojn nur kiel objektojn al kiu li rajtas seksumi. Al la virinoj, la aŭtoro ŝajne donas nur la minimuman karakterecon. Eble estas tiel pro la mallongeco de ĉiu sceno, kaj do la neebleco tute envivigi ĉiun individuon. La rakonto nur traktiĝas el la starpunkto de la ĉefrolanto; leganto do nur komprenas tiujn aliajn personojn pere de liaj pensoj kaj ties agoj. Do sekvas la manieron de tia rakonto.
Malgraŭ tiaj kritikoj, mi ja ĝuis la libron. Mi rekomendas ĝin al la esperantistaro, kun evito. Kelkaj scenoj temas pri situacioj en kiuj oni revokas seksuman konsenton kaj unu alia en kiu estas seksuma strangalado. Se tiaj temoj ne konvenas al vi, mi forkonsilas vin de Skabio. Alie mi certe planas plulegi la librojn de Johansson.
Finfine, jen kelkaj citaĵoj kiujn mi ĝuis, eltirita de la libro:
Ĉiuj ŝatas amuzigan vortludon, ĉu ne?
Ridinda, tamen ne indas ridi.
Neniu libro finiĝas sen ia klasika proverbo:
…al ĉevalo donacita la buŝon ne esploru.
Ho, filozofoj…
Entute la vorto kial estas malebla demando. Maksimume eblus esplori, kiel okazis aferoj. Sed kial? Jen demando sen respondo kaj sen senco.
La mondpokalo de piedpilko ja tuŝas multajn landojn.
La ĵurnalisto cinike komentas, ke se Brazilo gajnos la pokalon, tiuj protestoj estos forgesitaj.
Krome, li ekscias, ke Anglio plej meritas venki, laŭ angloj, ĉar ili inventis la ludon, kaj Argentino laŭ argentinanoj, ĉar Messi kaj Dio (en tiu vicordo) ludas iliaflanke. Do, ĉio estas kiel kutime, kaj supozeble Germanio fine ĉampionos.
Interrespondeco ne signifas kaŭzeco:
Reaperas al li memoro pri prelego, en kiu ekzemplis tion per infano spertanta, ke du homoj geedziĝas. Post duonjaro naskiĝis al ili bebo. La infano naive pensas, ke la geedziĝo kaŭzis la bebon, dum plenkresukloj cinike konkludas, ke male la bebo kaŭzis la geedziĝon. Stefan mem — kiel ĝisosta romantikulo — preferus trian klarigon. Amo kaŭzis kaj la geedziĝon kaj la bebon.
Se tio ĉi tiklas vian intereson, la libro aĉeteblas ĉe Amazon, Smashwords, kaj la UEA.